Merkataj kontaktoj cxie en la mondo sercxataj


Imagu ke vi trovigxas en revlando, cxirkauxita de
strangaj monstroj kiuj blokas la vojon tra la mistera lando kie nur
la fantazio limigas.
Cxi tiu ludo estas bazita je tre simpla recepto: Ni simple
faris ludon kiun ni mem amas ludi. Ni certas ke vi ankaux sxatos gxin.
Trarigardante la ludkonceptojn de hodiaux, kiuj ja plejparte
estas troigitaj strategiludoj, ni eltrovis ke io mankis.
Jen subite bona malnovstila platforma ludo, sed kun la plej bona
visuala kaj sona kvalito kiu eblas per la nuntempa teknologio.
Cxio okazas en cxarmaj cxirkauajxoj kreitaj en impona
ekrana fajneco, kiu kompreneble igas la la 3D-animitajn rolulojn, la
nivel-desegnon kaj la neeviteble longan liston
da avantagxagxoj ecx pli ekzotika.
Spertu denove la magion de la malnovaj arkad-ludmasxinoj
en via propra komputilo.
| Pli ol 100 nivelojn en 5 malsamaj mondoj | |
| Fajnega grafiko (800x600 punktoj), por optimala uzo de la ekrano kaj la plej detala grafiko iam por cxi-tipa ludo. | |
| Sonefektojn de plej alta kvalito kaj KD-kvalita muziko (16bita). | |
| Ne-perfortan, infanamikan ludideon, por 5 jaroj kaj pli agxa. | |
| Amason de kasxitaj frandajxoj kaj specialaj objektoj. | |
| 3-dimensiajn ludfigurojn cxie en la ludo. |
| Parolon en Esperanto. Bili komentas la ludon en Esperanto dum vi ludas! | |
| Du nivelojn de facileco, tiel ke la plej etaj infano povas gxui la ludon, kaj la plej spertaj havos problemegojn! Efektive estas 200 nivelojn. | |
| Pauxzo-ludon kie vi povas kapti la specialajn trukojn necesaj por bone ludi, kaj vidi la mondojn ankoraux ne vizititajn. | |
| Subtenon por navigilo/gxojstiko por pli facile kontroli Bili | |
| Dana, germana, angla, esperanta, finna, feroja, franca, norvega, sveda, itala teksto, kaj pliaj tekstlingvoj venos... |
| Minimuma | Rekomendita |
|---|---|
|
|
| © 1997 Northwind Soft | Hejmpagxo farita de Jacob Nordfalk |